Esperanto é uma língua criada para facilitar a comunicação entre os povos do mundo inteiro. Internacional e neutra, pertence a todos.

Imagem de Amostra do You Tube

 

Reĝisorite de Michel Dubret kaj André Marouço (ankaŭ la filmtekstiginto), “La Filmo de la Spiritoj”, brazila kinaĵo el 2011, baziĝas sur instruoj el “La Libro de la Spiritoj”, la unua el la kvin spiritismaj verkoj el la kardeka kodigo.

La filmo tuŝas diversajn aspektojn kaj problemojn de la homa vivo, ekzemple de abortigo, venĝo, sinmortigo kaj alkoholismo, kaj ankaŭ pri kelkaj el ties solvoj, kiaj reenkarniĝo, kompreno pri kaŭzoj kaj efikoj, pardono kaj karitato.

La ĉefroluloj estas Nelson Xavier (D-ro Levy), Reinaldo Rodrigues (Bruno Alves), Ana Rosa (Gaby), Alethea Miranda (Marina), Flávio Barollo (Danto), Warley Santana (Aŭgusto),  Ênio Gonçalves (Antono), Sandra Corveloni (la malsana patrino) kaj Etty Fraser (la sup-disdonantino).